2026-08-01/08 - Agadoj de INOE dum la 111-a UK en Graz
- tspanjaard
- Sep 11, 2025
- 1 min read
INOE planas partopreni en la venonta Universala Kongreso en Graz, Aŭstrio. Ni partoprenos en la programo de la UK kaj organizos niajn proprajn agadojn.

Kiel kutime, ni planas diversajn agadojn dum tiu semajno:
INOE partoprenos en la Movada Foiro par informi la esperantistojn pri naturismo kaj por varbi pri nia asocio,
https://www.esperanto-naturismo.org/post/2026-08-01-movada-foiro-dum-la-111-a-uk-en-graz
INOE organizos ekskurson al Lago Schwarzlsee apud Graz, merkrede. Pli detalitaj informoj aperas ĉi tie. https://www.esperanto-naturismo.org/post/2026-08-05-ekskurso-al-naturistejo-apud-graz
INOE havos Ĝeneralan Kunvenon de siaj membroj kiu ankaŭ estos informsesio por tiuj kiuj ne jam membriĝas en nia asocio. https://www.esperanto-naturismo.org/post/2026-08-02-08-inoe-a-ĝenerala-kunveno-dum-la-111-a-uk-en-graz
Pli da informoj aperas en nia retejo kaj en Naturista Vivo, kiam la dato de la evento alproksimiĝos.




Comments