top of page

PRI INOE

INTERNACIA NATURISTA ORGANIZO ESPERANTISTA

 

INOE - Internacia Naturista Organizo Esperantista

Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) estas faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio.
 
La asocio estis fondita en 1961 por kunigi kaj disvolvigi naturismon kaj esperanton. Ĝi kunligas naturistajn esperantistojn kaj publikigas ĝian bultenon "Naturista Vivo" kvarfoje jare.
 
La celoj de la asocio inkluzivas: 
. Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj, ĉefe danke al la asocia bulteno, kaj disponigi al ili oportunecon renkonti kaj ĝoji komunajn aktivecojn kun aliaj esperantistaj naturistoj,
. Subteni naturistajn valorojn: « naturismo estas maniero vivi harmonie kun naturo, esprimita per socia nudeco, rilatanta kun memrespekto, toleremo de malsamaj opinioj kaj respekto de la medio » (laŭ la difino de INF-FNI),
. Subteni esperantistajn valorojn: labori por paco tra la mondo danke al Esperanto, komuna neŭtrala lingvo kiu inkluzivas respekton por ĉiuj individuoj kaj kulturoj, subtenon al homaj rajtoj kaj rajto por kultura diverseco,
. Helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktiko inter ĉiuj esperantistoj, 
. Helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktiko inter  ĉiuj naturistoj.  
  • Membroj en 2022: ĉirkaŭ 50
  • Prezidanto: Thierry Spanjaard (Francio)
  • Ĝenerala sekretarino: Rosy Inaudi (Francio)
  • Kasisto kaj ĉefa redaktoro de Naturista Vivo: Jozefo N (Hungario)
  • Alia estraranino: Angeline B (Francio)
  • Alia estrarano: Jerzy Czarnohorski (Pollando)
INOE kunlaboras kun:
INOE ĉeestas ĉe sociaj medioj:
 
bottom of page