top of page

NATURISTA VIVO

NATURISTA VIVO:

LA BULTENO DE INOE

 

Naturista Vivo estas esperantlingva kolore ilustrita fakrevueto, eldonata ekde la jaro 1960 kaj iniciatita de la dan-usona fotisto Leif Heilberg. La publikaĵon eldonas Internacia Naturista Organizo Esperantista, faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio. Naturista Vivo publikiĝas kvarfoje jare, en formato A5 kaj ampleksas po 16 paĝoj. Ekde la jaro 1999 redaktas ĝin la hungara esperantisto Jozefo N.

Naturista Vivo estas sendita kvar foje jare al INOE membroj. Ne membroj povas peti provekzempleron indikanta sian poŝtadreson ĉi tie

 
bottom of page