2026-08-02 - INOE-a Ĝenerala Kunsido dum la 111-a UK en Graz
Nia Ĝenerala Kunsido okazis dimanĉon la 2-an de aŭgusto, de 16:30 ĝis 18:00 en salono Dobrzyński. La protokolo estas pblikigonta en "Naturista Vivo".
Kiel faka asocio de UEA, INOE organizis sian Ĝeneralan Kunsidon dum la Universala Kongreso. Tiu kunveno estis oportuneco plenumi la necesajn formalaĵojn de ĝenerala kunsido, interrenkonti por membroj kaj informiĝi pri naturismo por homoj kiuj ne (jam) estis naturistoj.

La kunveno estis malfermita al ĉiuj do tiu estis ankaŭ oportuneco konatigi niajn agadojn al ĉiuj partoprenantoj de la UK.
La tagordo inkluzivis la sekvajn punktojn:
Kio estas naturismo
Rilato inter naturismo kaj Esperanto
Nia asocio: celoj, organizo, komunikrimedoj, agadoj, ...
Detala organizo de la dumkongresa ekskurso al naturisma plaĝo apud Graz
Tiu kunveno ankaŭ estis tute bona opportuneco por fari prelegetojn pri temoj rilantaj al naturismo kaj Esperanto. Ne hezitu proponi!





Comments