top of page

2027-05-15 - Ekskurso al naturisma kalanko dum la Eŭropa Kongreso

Writer: tspanjaard
tspanjaard
Oct 5
1 min read

Updated: Oct 5

La Eŭropa Kongreso de Esperanto okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027 en Carry le Rouet, Provenco, Francio, apud la Mediteranea marbordo. Dum tiu kongreso INOE proponos piedirantan ekskurson al naturisma plaĝo.



Tiu ekskurso estas dediĉita al tiuj kiuj partorepnas en la Eŭropa Kongreso de Esperanto. Ĉiuj detaloj kaj la aliĝilo aperas en la kongresa retejo.



Ni ekiros piede rekte de la hotelo Miléade en Carry-le-Rouet por bela marborda ekskurso direkte al la kalanko des Anthénors. La promeno kondukos nin laŭ la Mediteranea marbordo, tra pejzaĝo karakterizata de rokoj, pinoj, malgrandaj golfetoj kaj belegaj panoramoj super la blua maro.

 

Post ĉirkaŭ unu horo kaj duono da marŝado, depende de la ritmo de la grupo, ni atingos la kalankon des Anthénors, proksime de La Redonne. Tiu trankvila kaj relative sovaĝa loko estas konata interalie pro naturisma banado. Tie ni povos nude ripozi, ĝui la sunon kaj, laŭ la vetero kaj la stato de la maro, baniĝi en la Mediteraneo.

 

La ekskurso proponas agrablan kombinon de marŝado, naturo kaj malkovro de la fama Blua Marbordo. Bonaj marŝoŝuoj estas rekomendataj, ĉar kelkaj partoj de la pado povas esti ŝtonaj aŭ krutaj. Necesas ankaŭ kunporti akvon, sunprotektilon kaj ĉion bezonatan por pikniko kaj banado. Bankostumoj ne necesos.




Comments


INOE

​

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

​

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

​

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page