top of page

2027-08-22/27 - Oka Verda Naturisma Semajno en Greziljono

Writer: tspanjaard
tspanjaard
Oct 4
1 min read

Updated: Oct 8

La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio. La Verda Naturisma Semajno okazos de dimanĉo, 22-a de aŭgusto 18h, ĝis vendredo, 27-a de aŭgusto 2027 matene. la Naturisma Verda Semajno 2027 okazos tuj post la Renkontiĝo Naturisma Inter-asocia, de vendredo la 20-a ĝis lundo la 23-a de Aŭgusto, kunorganizita de APNEL, SABENAT kaj INOE.


En 2027 okazos la Sepa Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo, ekde 2020. En 2027, ni antaŭvidas bonegan restadon kaj instrusesion dum tiu semajno en la Kastelo Greziljono, en Francio.



Pli da informoj pri la Renkontiĝo Naturisma Inter-asocia baldaŭ aperos sur nia retejo kaj sur tiuj de la du aliaj asocioj.




La 2027 programo de la Verda Naturisma Semajno inkluzivos:



Kursoj kaj prelegoj

  • Kursoj por komencanta (de Thierry Spanjaard) kaj progresanta niveloj.

  • Angla kaj Germana konversacio rondoj


Aliaj aktivaĵoj

  • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,

  • Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo,

  • Vizito al loka naturismejo Nat Anjou,

  • Prelegoj pri diversaj temoj

  • Ludoj, sportoj, ktp.

  • Koncertoj, kantoj, laŭ la talentoj de la partoprenantoj,

  • Prelegoj por vivigi la vesperojn,

  • Libroservo surloke.


Pli da detaloj baldaŭ aperos sur la retejo de la Kastelo Greziljono.



Comments


INOE

​

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

​

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

​

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page