Ni aperas en Usona revuo Harper’s Magazine kaj en Brita ĵurnalo The Guardian


Sendependa ĵurnalistino Katie Thornton ĉeestis la lastjaran
Universalan Kongreson en Brno. Ŝi verkis artikolon titolita „[Letero el
Ĉeĥio] - Ama lingvo - La senmorta revo de Esperanto” ([Letter from
the Czech Republic] - Love language - The undying dream of
Esperanto), publikigita en Harper's Magazine en Junio 2026. La mallongita artikolo estis republikigita en Brita ĵurnalo The Guardian.
Ŝia artikolo miksas siajn suvenirojn pri la unua malkovro
de Esperanto kun siaj esploroj kun diversaj homoj dum la UK. Serĉanta angulon por allogi la legantojn, ŝi skribas „Multaj el ĝiaj entuziasmuloj estas nedisputeble ekscentraj: longharuloj, trajnentuziasmuloj, nudistoj, kaj brazilaj spiritistoj (kiuj kredas, ke Esperanto estas la lingvo de la multe pli pacema spirita mondo, kaj ke ĝi estis sendita al la tero de Dio, per Zamenhof, por alporti universalan harmonion).”
Pri INOE kaj naturistoj, ŝi aldonas „[Dum la Movada Foiro] La
Internacia Esperantista Naturista Organizo duŝis preterpasantojn per
broŝuroj kun bildoj de aspire sanaj, nudaj korpoj. Unu el ĝiaj reprezentantoj provis aligi min al naĝada ekskurso. „Senpaga!” ŝi diris
ekscitite. Senpage!”.
Kelkajn paĝojn poste, oni legas „Kiam mi parolis kun unu el la
francaj gvidantoj de la Esperanta Naturista Organizo, li informis min,
ke la membroj baldaŭ kunvenos tie [en kastelo Greziljono] por tuta
semajno de "instruado de Esperanto nude".”
Ŝi ankaŭ skribas „Kaj kvankam mi ne kunprenis mian estontan
naturistan rekrutigiston al la naĝadekskurso prezentita ĉe la Movada
Foiro, ĉirkaŭ dudek esperantistaj nudistoj nelonge forlasis la
kongreson, ŝtopiĝis en tramon, kaj vojaĝis duonhoron al nudista
strando.”
En alia paragrafo, ŝi skribas: „Unu el la gvidantoj de la Esperanta
Naturista Organizo estis vigla franco, nomita Thierry Spanjaard. Ĵus
emeritiĝinta el la cibersekureca industrio, li unue lernis pri Esperanto
de sia veterano de la Unua Mondmilito fariĝinta pacifista avo, kaj
komencis lerni ĝin antaŭ ĉirkaŭ du jardekoj, post partoprenado en kurso en Marsejlo.
Mi demandis al li kion, se io ajn, Esperanto havas komunan kun naturismo. "La oficiala difino de 'naturismo' estas respekto por si mem, respekto por aliaj, kaj respekto por la naturo, danke al praktikado de nudeco kun aliaj homoj," li diris, preskaŭ kompatante min pro mia indiferenteco. "Kio estas Esperanto? Respekto por aliaj homoj kaj aliaj kulturoj danke al komuna, neŭtrala lingvo."
Tiu artikolo estis publikigita en la Junia eldono de Harper’s
Review, aĉeteble en ilia retejo https://harpers.org . Krome, la artikolo
estas elŝutebla senpage ĉe: https://harpers.org/archive/2026/06/love-
language-katie-thornton-esperanto/
Mallongita versio de tiu artikolo estis republikigita en la Brita Jurnalo The Guardian la 28-an de Julio 2026. Ĝi estas legebla ĉi tie.
