top of page

Karel Vala forpasis

P1040133.jpeg

Ni bedaŭras devi anonci la forpason de Karel Vala, longdaŭra estrarano de nia asocio. Karel forpasis la 28-an de oktobro 2021, li estis 80 ĵaraĝa. Li estis ĉarma kaj amika homo, li amis vojaĝadon, fotadon, teatron kaj humuron. Li loĝis en Ŝumperk, en norda Moravio, Ĉeĥio. Karel organizis naturistajn eventojn en Ĉeĥio, en kiu pluraj esperantistoj partoprenis. Karel Vala multfoje partoprenis en Universalaj Kongresoj kie li reprezentis nian asocion.

 

Antaŭ transloĝi al Ŝumperk, li loĝis en Ostrava en norda parto de Ĉeĥio proksime de la pola landlimo. Proksime de Ostrava, li estis membro de naturistejo Pohoda, kie li multe agadis kaj organizis diversajn aranĝojn.

 

Karel ne nur estis naturisto sed ankaŭ li multe engaĝiĝis en la Ĉeha Esperanto movado. Li verkis multajn artikolojn, ofte rilatanta al naturismo publikigitaj en Naturista Vivo kaj en aliaj revuoj. Li ankaŭ verkis artikolojn en la Ĉeĥa lingvo pri Kanado kaj ĝia diversaj regionoj.

2021-12-05

bottom of page