top of page

Leif Heilberg, Prezidanto de INOE, forpasis

Ni ĵus informiĝis pri la forpaso de nia Prezidanto Leif HEILBERG, la 8-an de januaro 2019, en sia 86-a jaraĝo.

Leif Heilberg (10.11.1932 – 08.01.2019)


Leif Heilberg, Dumviva Membro de UEA forpasis la 8-an de januaro 2019. Li naskiĝis en Danio en 1932 kiel Leif Hansen (lia patro laboris ĉe ŝipkonstruejo kie estis multaj Hansen, do li ŝanĝis la familian nomon al Heilberg). Poste Leif translokiĝis al Norda Ameriko, unue al Kanado, kie li ekkonis sian unuan edzinon kaj ili kune ekloĝis en Usono (unue en Nov-Jorko, kaj ekde 1960 en San Francisko).

 

Leif Heilberg estis profesia fotisto kaj havis fotostudion en San Francisko, Usono. Ekde la mezo de la 1950-aj jaroj li komencis elstari kiel fotanto de naturista agado, kaj liaj fotoj presiĝis en vasta gamo da nudismaj magazinoj de multaj landoj, internacie koniginte lian nomon. Li ofte vojaĝis tra norda kaj centra Ameriko, okcidenta kaj orienta Eŭropo kaj dum liaj vojaĝoj li disvastigis kaj Esperanton kaj naturismon.

 

En 1960 li iĝis membro de la Internacia Naturista Fakgrupo Esperantista – pli poste Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) – kaj ekredaktis la asocian bultenon Naturista Vivo. Post la reorganiziĝo de INOE en 1987 Leif denove aktive partoprenis en la naturista E-movado, kaj en la lastaj tri jardekoj li estis la prezidanto de INOE. Li malavare helpis la asocion kaj estis Dumviva Membro de INOE. 

 

Pli kompleta artikolo pri Leif HEILBERG aperos en Naturista Vivo 134. Se vi konis lin, bonvolu sendi al ni viajn rememorojn, adiaŭajn vortojn ktp.

2019-02-24

bottom of page