top of page

INF-FNI publikigas deklaron pri sia vizio kaj misio

2211 INF FNI vizio kaj misio.jpg

Dum sia lasta kongreso  en Luksemburgo, en Oktobro 2022, INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) publikigis deklaron pri siaj misio kaj vizio:

DEKLAROJ PRI VIZIO KAJ MISIO DE INF-FNI

VIZIO-DEKLARO DE INF

• Mondo, kie ĉiuj povas vivi en libereco, kun aŭ sen vestaĵoj, kun respekto unu al la aliaj kaj al la medio.

• Mondo kie la homa rajto esti nuda estas protektita kaj nudeco, inkluzive de socia nudeco, estas akceptita.

• Mondo, kie naturismo estas praktikata laŭ la INF-a difino de naturismo.

 

MISIO-DEKLARO DE INF

Kune kun naciaj federacioj, ni promocias naturismon kaj ĝiajn valorojn internacie, laborante al mondo kie naturismo povos esti praktikata ĉie.

 

STRATEGIO DE INF

INF-FNI planas realigi sian mision per:

1. plifortigi kaj subteni la laboron de la naciaj naturistaj federacioj père de

- kunlaboro (interŝanĝo de spertoj, bonaj praktikoj, ...)

- konsultado (financo, membroj, komunikado, datumoj, organizo, ...)

- eventoj (sportaj, sociaj, festivaloj, kulturo kaj artoj, foiroj, ...)

- interrilatoj (kongresoj, amikeco, ...)
 

2. komuniki la valorojn de naturismo pere de

- propagando de naturismo kiel filozofio kaj ideologio

- antaŭenigo de naturismo kiel natura kaj pli daŭrigebl vivmanieron

- kampanjado kaj lobiado por starigo de homa rajto esti nuda

- antaŭenigo de memfido kaj korpo-akcepto kiel parto de naturismo

- laboro kun aŭtoritatoj (registaroj, polico, internaciaj organizoj, ekologiaj organizaĵoj, ...)

utiligante

- profesiaj publikaj rilatoj (gazetaraj komunikoj kaj respondoj al publikaĵoj)

- uzo de retejoj kaj sociaj amaskomunikiloj
 

3. konstrui kaj konservi rilatojn kun aliaj instancoj kaj esti internacia partnero en la subteno de naturismo

  

2022-11-04

bottom of page