top of page

Naturista Vivo No 137 pretas

2004 Couv NV 137.jpg

Poŝtaj servoj tutmonde estas malorganizitaj kaŭze de la nuna kronvirusa krizo. Nia bulteno, Naturista Vivo, estas escepte elŝutebla. 

La hungara poŝto ne liveras sendaĵojn eksterlanden. Jen la reta versio de NV 137, kiu iom diferencas de la papera (la englueblajn fotojn mi ne rajtas aperigi elektronike, do anstataŭ ili estas tekstoj), skribas Jozefo, nia redaktoro kaj kasisto. 

Membroj povas elekti la retan, la paperan aŭ ambaŭ versiojn laŭ prefero. Bonvolu klarigi vian elekton al ni per la kontaktformularo.

Naturista Vivo estas elŝutelbla ĉi tie. 

Tiu numero de Naturista Vivo enhavas multe da informoj pri estontaj agadoj. En la nuna situacio, planoj ofte ŝanĝigas, eventoj povas esti nuligitaj aŭ prokrastitaj. Ĝisdatigita informo aperas en la Estontaj Agadoj sekcio.  

2020-03-31

INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page