top of page

2026-08-05 - Ekskurso al naturistejo Schwarzlsee apud Graz

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • 6 days ago
  • 1 min read

INOE organizis ekskurson al la lago Schwarzlsee apud Graz. Ĝi estas vasta lago kun agrablaj herbejoj, inkluzivantan naturistan areon.

La rendevuo estis je la 11-a fronte de la kongresejo.




La rendevuo estis je la 11-a fronte de la kongresjo. De tie ni iris aŭtobuse al la lago, en ĉirkaŭ 45 minutoj, ĝis haltejo IBC/Skulpturenpark. La busbileto kostis 6,30 Eŭrojn por unu vojo aŭ 12,60 Eŭrojn por 24-hora daŭro (por iri kaj reveni ekzemple). La enirprezo de la granda komplekso en kiu situas la naturista parto kostis 6,90 Eŭroj por la tago dank al pli favora prezo por nia grupo. Ni piediris dum ĉ. 20 minutoj ene de la komplekso inter la enirejo kaj la naturismejo.


Ni ĝoje invitis ĉiujn partopreni agrablan naturisman ekskurson al la bela lago Schwarzlsee, apud Graz en Aŭstrio.


Schwarzlsee estas vasta kaj trankvila libertempa lago, tre ŝatata pro sia natura etoso, siaj verdaj herbejoj kaj sia agrabla FKK-areo. Tie eblas naĝi, sunumi, promeni ĉe la bordo, babili inter amikoj kaj simple ĝui liberan someran tagon en naturo.


La ekskurso celis krei amikan kaj malstreĉan etoson por ĉiuj partoprenantoj — ĉu spertaj naturistoj, ĉu novuloj interesataj pri natura kaj respektema vivmaniero.


Partprenantoj kunportis:

  • kuŝtukon,

  • sunŝirmilon kaj ĉapelon,

  • piknikon kaj trinkaĵojn, se vi tion deziras,

  • vestaĵon (ekz. pareon aŭ sarongon) se necesas por viziti nenaturismajn partojn de la lago,

  • bonan humoron!


Ni kunportis piknikon sed ankaŭ estis restoracio Oberbayern en la naturista parto de la komplekso Schwarzlsee.


Ni pasigis ĉiuj belan tagon de amikeco, naturo kaj libereco ĉe Schwarzlsee!




Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page