INOE planas partopreni en la venonta Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio. Ni partoprenos en la programo de la UK kaj organizos niajn proprajn agadojn.
Kiel kutime, ni planas diversajn agadojn dum tiu semajno:
INOE partoprenos en la Movada Foiro par informi la esperantistojn pri naturismo kaj por varbi pri nia asocio,
INOE organizos ekskurson al naturistejo ĉirkaŭ Brno dum la ekskursa tago, merkredon la 27-an de Julio: ne hezitu jam rezervi la daton en via agendo!
INOE havos kunvenon de siaj membroj kiu ankaŭ estos informsesio por tiuj kiuj ne jam membriĝas en nia asocio.
Pli da informoj aperos en nia retejo kaj en Naturista Vivo, kiam la dato de la evento alproksimiĝos.