top of page

2025-07-30 - Ekskurso al naturista plaĝo ĉe la akvobaraĵo de Brno

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Jul 30
  • 2 min read

Updated: 2 days ago

INOE organizis ekskurson al naturistejo por ke ĉiuj povis ĝui la konforton de nuda restado kaj aktivaĵoj. Ni iris al la oficiala naturista plaĝo ĉe Brno-a akvobaraĵo. Indas ke ekde nun vi rezervas la tagon por tiu tutcerte agrabla ekskurso al ĉeĥa naturistejo.


Ĉar la organizo estis simpla, aliĝo al la ekskusrso fareblis ekde la komenco de la Universala Kongreso, dum la Movada Foiro.

ree

La LKK kaj la esperantista klubo de Brno klarigis:

  • "Koncerne al naturista plaĝo mi rekomendus tiun apud Brněnská přehrada. Tie estas necesejo kaj bufedo. Atingebla piede aŭ per ŝipo. Aliro al plaĝo estas senpaga. Ankaŭ gravas scii, ĉu akvo en tiu tempo estos en bona kvalito. Kutime ankoraŭ fine de julio akvo estas taŭga por naĝado. Rigardu historion ĉe https://www.prygl.net/php/kvalita-vody.php kaj https://www.khsbrno.cz/index.php?stav_menu=koupaliste.

    Aliro al valbaraĵo el la urbo estas per tramo numero 1 al haltejo Přístaviště kaj poste piede 700 m ĝis haveno. Ŝipoj somere forveturas ĉiun 45 minutoj, la plej proksima haveno al naturista plaĝo estas Sokolské koupaliště (sed Sokolské koupaliště estas ordinara tekstila plaĝo) De haveno ĝis naturista plaĝo estas 800 m. Informoj pri ŝipoj (en la ĉeĥa) troviĝas ĉe https://www.dpmb.cz/dalsi-informace-o-doprave#lodni-doprava). Vi ankaŭ povas iri piede de la tramhaltejo ĝis la plaĝo. La distanco estas 3,5 km."


Rete, oni povas legi raportojn pri tiu plaĝo diranta:

  • "Se vi sekvas la nudisman filozofion kaj ĝuas nudan sunbanadon je sufiĉa diskreta distanco de Sokolák, tiam la bela herba nudisma plaĝo kaj refreŝigaĵoj ĉe Občerstvení u Halivše estas la ĝusta loko por vi."

  • "Tre oficiala kaj taŭga loko sufiĉe proksime al la urbocentro de Brno. Tre miksita klientaro, familioj, paroj kaj unuopaj viroj kaj inoj. Pura akvo facile enirebla kaj trinkejo apud la strando kie vi povas iri kaj aĉeti trinkaĵojn tiel nude kiel vi volas :) Ni ŝatis ĝin!"

  • "La plej bela kaj plej pura plaĝo sur la Brno-Digo. Unu el la plej bonaj enirejoj al la akvo. La gazono estas ĉiam perfekte falĉita, kaj mi neniam vidis rubon kuŝi ĉirkaŭe, kiel oni foje povas vidi sur aliaj strandoj. La strando estas pli malplena ol aliaj dum la semajno, sed semajnfine ĝi ŝajnas pli plena. Sed malgraŭ la plena plaĝo, la loko estas trankvila, nenio ĝenas, eĉ ne la ĉirkaŭa muziko. Estas bufedo proksime, sed bedaŭrinde ĝi estas unu el la malmultaj, kiuj ne prenas kreditkartojn, kio estas sufiĉe limiga en epoko kiam oni povas facile pagi telefone aŭ horloĝante. Preterpasanta publiktransporta boato ĉiam montras multajn rigardantojn, kiuj ŝatus iri al la plaĝo, sed "ne havas la aŭdacon por fari tion". Eble tial la loko estas tiel bela, ĉar malmultaj homoj iras tien."

  • "La nura oficiala nudstrando en Brno. Aliro al la akvo estas parte per ŝtuparo, estas multe da spaco por kuŝi, kaj estas refreŝigaĵoj kaj necesejoj. Ĝi estas duonhora promeno de la Bystrc Piero, estas boatdoko proksime, kaj vi povas parki en la parkejo proksimume kvin-minuta piediro for. Sed estas malmulte da spaco en la sezono."



INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page