top of page

2022 - Naturista festivalo en Esperanta kastelo

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Mar 18, 2020
  • 1 min read

Updated: Aug 7, 2021

Origine planita la 18an kaj 19an de Julio 2020, kaj poste la 3an kaj 4an de Julio 2021, la evento estas prokrastita al 2022.

La ligiloj inter naturismo kaj Esperanto pli kaj pli intensiĝas! Dum la somero 2022, la Franca Naturista Federacio (FFN - Fédération Française de Naturisme) organizos la 1-an naturistan festivalon, en ĉefa esperantista loko, la kastelo Greziljono. Staranta ĉe la vojkruciĝo inter Esperanto kaj naturismo, INOE sinasocias al la evento.




La evento okazos dum la somero 2022.


La Franca Naturista Federacio organizos sian unuan someran festivalon nomata "Naturist' por nova mondo" en la Kulturdomo de Esperanto, Kastelo Greziljono.


Dum tiuj du tagoj okazos:

1. Foiro pri naturismo kaj ekologio

  • Budoj de diversaj naturistaj kaj ekologiaj asocioj

  • Budo de INOE


2. Sportaj aktivaĵoj

  • Libereca kurkonkurso,

  • Egaleca volejbala konkurso,

  • Frateca globludo.


3. Kulturaj agadoj

  • Enkonduko al Esperanto

  • Teatraĵo

  • Naturista Popola Universitato inkluzivanta sesiojn pri klimata ŝanĝiĝo, 6a besta formorto, filozofiaj fontoj de naturismo, pentraĵateliero kaj korpopentraĵateliero

  • Muziko

  • Ekspozicioj


4. Luda spaco por infanoj



La evento estos organizita de la Franca Naturista Federacio, do la plej granda parto de la aktivaĵoj estos organizitaj franclingve. INOE-anoj pretos helpi nefrancparolantajn esperantistojn elturniĝi dum la tuta evento.


Aliĝilo disponeblos antaŭ la evento.


Tuj post tiu evento okazos samloke la Dua Verda Naturisma Semajno en Greziljono.


© Julien Wolga



 
 
 

Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page