top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2021-07-05/09 - Dua Verda Naturisma Semajno en Greziljono

La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.


Post la malafacilaĵoj de 2020, la situacio en 2021 estis pli facila, tiel ni povis pli efike organizi la Duan Verdan Naturisman Semajnon.


La Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de la Esperanto-Kulturdomo kaj INOE, ofertis eblecon kunigi Esperanton kaj naturismon en bona kaj ĝuplena etoso. La Verda Naturisma Semajno okazis de lundo la 5an de julio ĝis vendredo la 9an de julio 2021 en la Esperanto-Kulturdomo, Kastelo Greziljono, en Francio.



En 2021, la Verda Naturism Semajno allogis preskaŭ dufoje pli da partoprenantoj ol en 2020! Tial, ni povis proponi esperantajn kursojn je du niveloj:

  • Thierry Spanjaard instruis la komencentan kurson, sekvanta la Metodo 11. La partoprenantoj de la kurso rapide akiris la bazojn de la lingvo kaj povis konstrui kompletajn kaj korektajn frazojn post kelkaj tagoj,

  • Didier Loison gvidis la progresantan kurson, kiu allogis pli da partoprenantoj. La kurson enhavis klarigojn pri kunmetaĵojn, la tabelvortojn, la afiksojn kaj la participojn.


Krom la kursoj, diversaj aktivaĵoj estis proponitaj al la partoprenantoj:

  • Ni vizitis la kvieta apuda urbo Baugé en Anjou,

  • Ni promenadis en la 18-hektara parko de la Kastelo Greziljono mem,

  • Ni ekskursis al la kastelo de Le Lude, konstruita inter la 13a kaj la 19a jarcento kaj ĉirkaŭigita de belegaj verdaj ĝardenoj,

  • Ni iris al naturisman lokan asociejon de Natanjou, kaj ĝui ties naĝejon,

  • Kaj kelkaj havis la oportunecon renkonti kaj intervjui Andre Cherpillod, gravan francan esperantan verkiston.






545 views0 comments
bottom of page