top of page

2026-08-14 - Ekskurso al naturista plaĝo dum la IJK

Writer: tspanjaard
tspanjaard
Sep 10, 2025
1 min read

Updated: Jul 29

La 82-an Internacia Junulara Kongreso (IJK) organizita de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) okazos en Tiana, en Katalunio ĵaŭdon la 14-an Aŭgusto 2026. Dum tiu evento, INOE proponos ekskurson al apuda naturista plaĝo en Badalono.



La partoprenontoj kaptos buson 360 antaŭ la kongresejo je 9.20 proksimume por veturi ĝis la centro de Badalono kaj de tie al la naturisma "kokosa" plaĝo ("Platja del Coco"). Por reiri al la kongresejo kaj partopreni la posttagmezajn programerojn, necesos forlasi la plaĝon ĉirkaŭ 12:30 tagmeze, ĉar ne estas plia revenbuso ĝis la 8-a vespere.


Kiu restos posttagmeze, povos tagmangi kun la gvidanto Rubeno Fernandez, kiu poste ĉiceronos tra la urbo Badalono.


La Conreria diponigos al la partoprenantoj de IJK larĝajn eksterajn spacojn, naĝejon, teatrejon, sportejon, belajn vidaĵojn de la Mediteraneo kaj naturan ĉirkaŭaĵon en kiu eblos promeni. Proksime al Tiana troviĝas ĉemaraj vilaĝoj kaj urboj kiel Montgat, Mataró aŭ Badalona, kaj 10 kilometrojn sude etendiĝas Barcelono. En Katalunio Esperanto floras, kaj la junuloj kreskigis de antaŭ kelkaj jaroj unu el la plej viglaj Esperanto-junularoj en Eŭropo.




Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page