2026-05-24 - Naturista ekskurso dum la Franca nacia Esperanto-kongreso
- tspanjaard
- May 24
- 1 min read
Updated: Jun 3
La Franca nacia Esperanto-Kongreso okazis en Hérouville Saint-Clair en Normandio, de la 22-a ĝis la 25-a de Majo 2026. Ĉar Hérouville, apud Caen, estis sufiĉe proksima de la marbordo, INOE proponis ekskurson dimanĉe posttagmeze al la apuda naturista plaĝo.

Kia bela ekskurso organizita de INOE dum la franca landa kongreso. Ni vizitis plaĝon La Redoute, en Merville Franceville ĝuanta tute esceptan varman kaj sunan veteron. La akvotemperaturo estis 23,5 gradoj kiam ni alvenis dum malalta tajdo sed poste iĝis 19 gradoj kiam la tajdo pliatiĝis.
La plaĝo de la Redoute en Merville Franceville estas oficiala naturista plaĝo. Ĝi estas facile atingeble de la kongresejo per aŭtomobilo aŭ per publikaj transportrimedoj.
La ekskurso okazos dimanĉon la 24-an de Majo de la 14:30 ĝis la 19:00. Ni rendevuos en la halo de la kongresejo.


































Comments