2026-05-14/17 - Semajnfino en Genezo
- tspanjaard
- Nov 30, 2025
- 1 min read
Updated: Mar 12
Naturista centro La Genese, Francio.
ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉielira semajnfino, de la 14-a ĝis la 17-a de Majo 2026.
INOE ĝoje partoprenos en la evento kaj proponos enkondukon al Esperanto por naturistoj.

Se vi neniam partoprenis, jen kelkaj detaloj: ĉiujare, jam de pli ol 10 jaroj, grupo da naturistoj el tuta Francio kaj kelkaj eksterlandanoj renkontiĝas en la ravino de Cèze dum la longa Ĉielira Semajnfino.
Ĉiu administras sian propran rezervadon aŭ komunan loĝejon memstare, kaj post tie, partoprenantoj kiuj deziras povas organizi kaj/aŭ partopreni agadojn (marŝado, korpopentrado, pétanque, molky, enkonduko al Esperanto, ktp.) aŭ simple nenifarado ĉe la naĝejo aŭ rivero.

Vespere ni renkontiĝas en komuna loko apud la trinkejo Barlaba por manĝo en stilo “hispana gastejo”, kie ĉiuj alportas ion por manĝi aŭ trinki, kaj sabate okazos koncerto.

Partoprenontoj povas mendi loĝejon en la retejo de La Genese https://www.lagenese.com kaj samtempe informi la organizantojn sendanta retmesaĝon al rassemblement<ĉe>naturistes-phoceens<punkto>fr
















Comments