top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2022-07-02/03 - NATURist’ por nova mondo: naturista festivalo en Esperanta kastelo


FestiNATUR organizis sian duan festivalon la 2an kaj 3an de Julio 2022 en ĉefa esperanta loko, la kastelo Greziljono. La asocio FestiNATUR agnozkas tri ĉefajn valorojn: socia ekologio, naturismo kaj Esperanto.




La evento okazis la 2an kaj la 3an de Julio 2022 en la kastelo Greziljono, la kulturdomo de Esperanto en centra Francio.


La festivalo estis publika kaj celis kunigi en festa kaj amuza, kultura kaj sporta kadro, naturajn kaj jurajn homojn (asocioj, fondaĵoj, ktp.). Kun ambicio mobilizi por nova mondo, vere respekta al la planedo kaj al ĉiuj inter ĝiaj loĝantoj, en tute transformita rilato kun vivaĵoj.


La programo inkluzivis foiron por asocioj, koncertojn, stratajn artojn, laborejojn, ekspoziciojn, konferencojn, jogon kaj shiatsuon, piediran vetkuron, miksitan flugpilkan turniron, petancan konkurson, ludareon kaj multajn belajn surprizojn.


Festivalanoj do estis invititaj vivi la sperton de simpla nudeco dum la tuta evento kaj komuniki en Esperanto, la dua oficiala lingvo de la festivalo, kune kun la franca. Ĉiuj sportaj eventoj estis praktikataj en gimnastikaj vestoj, por plibonigi nian novan homaron, harmonion kun naturo kaj nian veran naturon.


Kompreneble, INOE partoprenis en "NATURist’ por nova mondo"! Ni havis INOEan budon, kunligita kun la budoj de Esperanto-France kaj de Vinilkosmo, por prezenti nian asocion kaj niajn agadojn. Ĉar la evento jam kunigas naturismon kaj Esperanton, ni povis varbi pri Esperanto al naturistoj kaj pri naturismo al esperantistoj!



Tuj post tiu evento okazis samloke la Tria Verda Naturisma Semajno en Greziljono.






261 views0 comments
bottom of page