top of page

2022-07-04/08 - Tria Verda Naturisma Semajno en Greziljono

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Jul 4, 2022
  • 1 min read

La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.


INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo jam organizis la Naturisman Verdan Semajnon en 2020 kaj 2021, en malfacila sana kaj regula konteksto. Feliĉe, ĉiuj kondiĉoj bonis dum la somero 2022 por ke multaj homoj povis partopreni la Trian Naturisman Verdan Semajnon: duafoje, ni duobligis la nombron de partoprenantoj kompare kun la antaŭa jaro.



La Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de la Esperanto-Kulturdomo kaj INOE, kunigis Esperanton kaj naturismon en bona kaj ĝuplena etoso. La Verda Naturisma Semajno okazis de lundo la 4a de julio ĝis vendredo la 8a de julio 2022 en la Esperanto-Kulturdomo, Kastelo Greziljono, en Francio.



La temo de la Verda Naturisma Semajno en 2021 estis esperantoparolantaro kaj la programo inkluzivos:



Kursoj kaj prelegoj

  • Kursoj por komencanta kaj progresanta niveloj estas jam planitaj.

  • La temo "esperantoparolantaro" ankaŭ estos pritraktita. Multe indas esti malkrovrita pri tiu temo!


Aliaj aktivaĵoj

  • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,

  • Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo: Greziljono situas inter ultaj kasteloj en la mondkonata Valo de Luaro,

  • Ludoj, sportoj, ktp.

  • Koncertoj, kantoj kaj prelegoj pri diversaj temoj,

  • Libroservo surloke.


Jen ĉiuj detaloj pri la programo kaj la aliĝilo.




Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page