top of page

2026-08-14 - Prelego kaj ekskurso al naturista plaĝo dum la IJK

Writer: tspanjaard
tspanjaard
Aug 13
1 min read

La 82-an Internacia Junulara Kongreso (IJK) organizita de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) okazis en Tiana, en Katalunio ĵaŭdon la 14-an Aŭgusto 2026. Dum tiu evento, INOE proponis prelegon pri naturismo kaj ekskurson al apuda naturista plaĝo en Badalono.



La prelego farita de Rubeno Fernandez estis tiel anoncita: «La socia praktiko de nudeco estas nomata naturismo, ĉar ĝi estas ankaŭ filozofio pri la rilatoj de la homoj kun siaj korpoj, kun naturo kaj unu kun la alia. Ĉi tiu prelego, proponata de Internacia Naturista Organizo Esperantista, tre koncize prezentos la historion kaj principojn de naturismo, ĝiajn similecojn kun esperantismo, ĝian organizon kaj ĝian leĝan statuson, lasante tempon por posta libera debato. Averto: Estos projekciataj fotoj de nudoj.»


Pli ol 20 homoj el diversaj aĝoj partoprenis la prelegon.


Poste okazis ekskurso al la naturisma "kokosa" plaĝo ("Platja del Coco")


Kompleta raporto publikiĝas en Naturista Vivo.



La Conreria diponigis al la partoprenantoj de IJK larĝajn eksterajn spacojn, naĝejon, teatrejon, sportejon, belajn vidaĵojn de la Mediteraneo kaj naturan ĉirkaŭaĵon en kiu eblos promeni. Proksime al Tiana troviĝas ĉemaraj vilaĝoj kaj urboj kiel Montgat, Mataró aŭ Badalona, kaj 10 kilometrojn sude etendiĝas Barcelono. En Katalunio Esperanto floras, kaj la junuloj kreskigis de antaŭ kelkaj jaroj unu el la plej viglaj Esperanto-junularoj en Eŭropo.




Comments


INOE

​

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

​

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

​

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page