top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2021-07-17/24 - *** NULIGITA *** 106a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto

La Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106-an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto.

INOE proponis agadojn dum la 106-a UK, kiu devis okazi en Belfasto, Nord-Irlando de la 17a ĝis la 24a de Julio 2021. La temo de la kongreso estis "Paco kaj Konfido: universalaj valoroj".



INOE planis proponi diversajn agadojn dum la Universala Kongreso:

  • Ni planis partopreni la Movadan Foiron, kiu kutime okazas la unuan sabaton de la kongreso, t.e. la 17an de Julio 2021,

  • Ni planis havi nian kunvenon kiel parto de la fakaj asocioj dum la UK. Tiu estos oportunecon interrenkonti kaj prezenti INOE al ne jam membroj,

  • Ni planis organizi ekskurson, verŝajne dum la ekskursa tago (ĝenerale merkrede) por havi naturistan sperton kune.



63 views0 comments
bottom of page