top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2021-07-03/04 - NATURist’ por nova mondo: naturista festivalo en Esperanta kastelo


Asocio FestiNATUR kreiĝis por organizi festivalon la 3an kaj 4an de Julio 2021 en ĉefa esperanta loko, la kastelo Greziljono. La asocio FestiNATUR agnozkas tri ĉefajn valorojn: socia ekologio, naturismo kaj Esperanto.




La evento okazis la 3an kaj la 4an de Julio 2021 en la kastelo Greziljono, la kulturdomo de Esperanto en centra Francio.


La festivalo estis publika kaj celis kunigi en festa kaj amuza, kultura kaj sporta kadro, naturajn kaj jurajn homojn (asocioj, fondaĵoj, ktp.) kun ambicio mobilizi por nova mondo, vere respekta al la planedo kaj al ĉiuj de ĝiaj loĝantoj, en tute transformita rilato kun vivaĵoj.

JoMo

Bone konitaj esperantaj artistoj JoMo kaj Gijom donis koncertojn dum la evento.


La programo ankaŭ inkluzivis komercan foiron por asocioj, koncertojn, stratajn artojn, laborejojn, ekspoziciojn, konferencojn, jogon kaj shiatsuon, piediran vetkuron, petancan konkurson, ludareon, ktp.


Festivalanoj do estis invititaj vivi la sperton de simpla nudeco dum la tuta evento kaj komuniki en Esperanto, la dua oficiala lingvo de la festivalo, kune kun la franca. La sportaj eventoj estis praktikataj en gimnastikaj vestoj, por plibonigi nian novan homaron, harmonion kun naturo kaj nian veran naturon.

Gijom

Kompreneble, INOE partoprenis en "NATURist’ por nova mondo"! Ni havis INOEan budon pro prezenti nian asocion kaj niajn agadojn, kunlaboranta kun Esperanto-France kaj la eldono Vinilkosmo. Ĉar la evento jam kunigis naturismon kaj Esperanton, ni povis varbi pri Esperanto al naturistoj kaj pri naturismo al esperantistoj! Ekzemple, Bruno Flochon prelegis pri Esperanto al neesperantista publiko.

Bruno

Tuj post tiu evento okazis samloke la Dua Verda Naturisma Semajno en Greziljono.







395 views1 comment
bottom of page