top of page

2021-04-17 - Dua virtuala kunveno de INOE

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Apr 17, 2021
  • 1 min read

INOE organizis sian duan virtualan kunvenon la 17an de Aprilo 2021.


Post la sukceso de la unua virtuala kunveno de INOE lastan Decembron, ni organizis la duan! La celo estis interagi inter naturistaj esperantistoj eĉ se kaŭze de la sanaj reguloj ni ne povis facile fizike interrenkonti.

La kunveno okazis per Zoom, la 17an de Aprilo, ekde la 15:00 GMT tiu estas la 17:00 CEST (Centra Eŭropo Somera Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 11:00 EDT (Orienta Somera Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, …). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblis ĉi tie (angle).


La detaloj por konekti estis donitaj al partoprenantoj.


Por konservi nian rilaton kaj plifortigi nian asocion, INOE proponis al siaj membroj partopreni en sia dua virtuala kunveno. Ni kunvenis per komputilo, vidanta unu la alian kaj babilanta unu kun la alia. Ni babilis pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.


Ankaŭ estus interesa por ĉiuj sekvi prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) dum tiu kunveno. Oni povas prepari prelegojn pri naturismo, ĝia historio, ĝiaj leĝoj en via lando, ĝij rilatoj kun religioj, ktp. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi.


Nia retkunveno inkluzivos diversajn temojn:

  • Prezentado de INOE

  • Sinprezentado de partoprenantoj

  • Informoj pri pasintaj kaj venantaj agadoj

  • Prelegetoj de partoprenantoj

  • Kion la membroj atendas de INOE?

  • Kiel organizi pli da agadoj?

  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?


La unua virtuala kunveno de INOE okazis per Microsoft Teams la sabaton, la 5-an de decembro 2020.








Comentários


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page