top of page

2020-12-05 - Unua virtuala kunveno de INOE

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Dec 5, 2020
  • 1 min read

Updated: Aug 7, 2021

INOE organizis sian unuan virtualan kunvenon la 5an de Decembro 2020.

Kaŭze de la sankrizo, multaj partoj de la mondo suferis trudizoliĝon. Konsekvence naturistoj ne estis liberaj iri ekstere, sunumi, partopreni naturistajn eventoj, ktp. Samtempe, multaj esperantistaj enventoj estis haltitaj. Do ni havis malpli oportunecojn interrenkonti ol kutime.

Pro tiuj kialoj, por konservi nian rilaton kaj plifortigi nian asocion, INOE proponis al siaj membroj partopreni en sia unua virtuala kunveno. Ni kunvenis per komputilo, vidinta unu la alian kaj babilinta unu kun la alia. Ni babilis pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.


La unua virtuala kunveno de INOE okazis per Microsoft Teams la sabaton, la 5-an de decembro 2020.




Nia retkunveno inkluzivis diversajn temojn:

  • Prezentado de INOE

  • Sinprezentado de partoprenantoj

  • Informoj pri pasintaj kaj venantaj agadoj

  • Kion la membroj atendas de INOE?

  • Kiel organizi pli da agadoj?

  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?

Ni konkludis ke membroj petas havi tiun tipon da retrenkontiĝo denove en la estonteco.





Fontoj de fotoj: Lynette Coulson ĉe Pixabay - Naked Wanderings - Chris Montgomery ĉe Unsplash.

Commentaires


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page