top of page

2026-08-09 - Tutmonda Nuda Biciklado en Berlino

Writer: tspanjaard
tspanjaard
Aug 9
1 min read

Berlino, Germanio


La Tutmonda Nuda Biciklado (WNBR - World Naked Bike Ride) okazis en Berlino unuafoje dimanĉon la 9-an de Aŭgusto 2026. Ĉiujare, dum la Tutmonda Nuda Biciklado, en urboj tra la mondo, homoj biciklas nude por festi bicikladon kaj la homan korpon. La veturelekto montras la vundeblecon de biciklantoj sur la vojo kaj estas protesto kontraŭ la aŭtokulturo.


La evento estis manifestacio por naturismo, toleremo, diverseco, ktp. laŭ la organizantoj en Berlino. Ĉar valoroj de Esperanto intersekcias kun tiuj de naturismo, indis formi grupon da esperantaj partoprenatoj en la Berlina Tutmonda Nuda Biciklado kaj manifestacii nude sub la Verda Standardo.


Por partopreni en tiu alloga evento, indis kontakti Jessica Grasso retmesaĝe.


Pli da informoj troveblis (germanlingve) en la eventa retejo https://wnbr-berlin.de







Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page