top of page

NULIGITA - 2026-06-28 - Nuda naĝkonkurso en Berlino

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Jun 28
  • 2 min read

Heiligensee, Berlino, Germanio


Bedaurinde la organizantoj ĵus anonci la nuligadon de la evento pro varmega veterprognozo. Ni bedaŭras tion, ĉefe por niaj INOE-aj naĝantoj.


Ili skribas:

Karaj Naĝantoj,


Bedaŭrinde, la longdistanca naĝado ĉe Heiligensee planita por ĉi tiu dimanĉo (la 28-an de junio) devas esti nuligita. La veterprognozo antaŭdiras temperaturojn de 38 aŭ 39 gradoj (en la ombro); ĉi tiu prognozo restas senŝanĝa, kaj la kondiĉoj simple ne permesas respondece okazigi la eventon.


Ĉar la konkurso postulus multan tempon pasigitan en la suno — ne nur por la partoprenantaj naĝantoj sed ankaŭ por la volontuloj kaj savnaĝistoj — ni decidis nuligi la eventon por ĉi tiu tago. Fine, sporto supozeble estas sana, kaj ni certe ne volas, ke iu ajn kolapsu.


Mi ŝatus uzi ĉi tiun okazon por danki la multajn homojn, kiuj volontulis helpi. Eble vi ankoraŭ povos helpi nin, ĉar ni nuntempe serĉas alternativan daton fine de la someraj ferioj aŭ post kiam ili finiĝos la 22-an de aŭgusto. Ni provizos pliajn informojn pri tio ĝustatempe.


Kun koraj salutoj (laŭvorte!),


Torsten Neicke

La 28a de junio inter la 11a kaj 15a horoj, okazos nuda naĝkonkurso de la naturista klubo Saunafreunde Berlin. Tie eblas naĝi 200 kaj/aŭ 400 kaj/aŭ 800 metrojn en lago, kaj poste ĝui la terenon de la naturista klubo dum la tago. Estas senkosta evento, kaj ĉiu estas bonvena.


Tiu evento okazos dum la BEMI-semajno en Berlino (ne naturista evento), de la 27-a de junio ĝis la 5-a de julio, en  en Heiligensee, kvartalo en la nordokcidenta angulo de Berlino, en Germanujo. BEMI estas la Biciklista Esperanto Movado Internacia, la evento enhavos biciklajn ekskursojn dum la tuta semajno.


Naturistaj biciklantaj esperantistoj povos efike reprezenti nian asocion dum tiu ĉi evento!


Por partopreni, bonvolu kontakti Jessica Grasso retmesaĝe al abeloabeloabelo <ĉe> gmail <punkto> com




Ne ĉiuj detaloj pri la organizo estas jam konataj, sed oni povas legi informojn (en la germana) pri la pasinta eldono de la evento ĉe:





Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page