2026-03-22 - Virtuala kunveno de INOE
- tspanjaard
- Mar 22
- 1 min read
Ĉar la plejparto de la agadoj de INOE okazas dum la nordhemisphera somero, ni kunvenis fine de la vintro por konservi la varman rilaton inter niaj membroj.

Do, INOE organizis sian sepan retan kunvenon la 22-an de marto 2026 je la 15:00 GMT tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 11:00 EST (Orienta Normala Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …), la 18:00 MSK (Moskva Standarda Horzono : Moskvo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, …). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblis (angle) ĉe https://tinyurl.com/2v2k4eps

Partoprenantoj estis bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi, ke ĉio bone funkciis. La ligilo estis:
https://us05web.zoom.us/j/6150440796?pwd=WW1VanN4eG5oNjg1YUVjbyt6TnFBUT09 - Kunvena nombro: 615 044 0796 - Sekreta kodo: 1f23g4
Vi povis ankaŭ uzi tiun QRkodon:
Dum tiu retkunveno, ni traktis almenaŭ tiujn temojn :
Prezentadon de la partoprenantoj,
Prezentadon de INOE,
Anoncojn pri estontaj agadoj,
Babiladon, debaton, ktp.
Ne hezitu proponi prelegetojn aŭ debattemojn antaŭ la retkunveno, kontaktanta nin ĉi tie.

















Comments