2025-10-31/11-02 - Internacia naĝkonkurso en Sitges
- tspanjaard
- Nov 2
- 2 min read
La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizis la 53-an internacian naturistan naĝkonkurson en Sitges, Hispanio, de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2025. INOE partoprenis en la evento samnivele ol grandaj nacioj: Francio, Hispanio, Svislando, ktp!

La INOE-a teamo belege sukcesis en tiu-ĉi evento! Nia teamo inkluzivis 8 homojn: 6 naĝantojn kaj 2 subtenantojn. La 6 naĝantoj obtenis 7 medalojn, kiu estas rekordo por nia INOE-a teamo:
. Rosy ricevis oran medalon en dorsonaĝo,
. Dominike ricevis oran medalon, en formo de la pokalo Béatrice Lecoeur, en brustonaĝo,
. Eric ricevis 2 arĝentajn mdedalojn en papilionaĝo kaj en dorsonaĝo,
. Dominike ricevis arĝentan medalon en dorsonaĝo,
. Yannick ricevis bronzan medalon en libera stilo,
. Eric ricevis bronzan medalon en libera stilo,
. Didier kaj Thierry kuraĝe naĝis sed ne ricevis medalojn,
. La tuta teamo estis subtenita de Marc kaj Frida.

La evento okazis de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2025, en Sitges, Hispanio. Jam de pluraj jaroj, INOE estas invitita partopreni kaj defendi la valorojn de la internacia lingvo dum la internacia naturista naĝkonkurso.
Ĉiuj naĝantoj estis bonvenaj, oni ne bezonis esti superatleto! La ĉefaj celoj estis pasigi bonan tagon en internacia naturista etoso kaj evidentigi la efikecon de la internacia lingvo al aliaj naturistaj partoprenantoj.
Jen la detalojn pri la evento:
Ĝi estis organizata de la loka organizo Asociación Naturista de la Platja de l’Aiguadolç, la Federació Naturista-Nudista de Cataluny, kaj la Federación Española de Naturismo kun subteno de la Internacia Federacio pri Naturismo.
La naĝejo estis la Piscina Municipal Sitges, Camí de la Fita s/n. 08870 Sitges, Barcelona, España.
La partopreno en la konkurso inkluzivis loĝejon en (ne naturista) tendumejo Vilanova Park en Vilanova i la Geltrú, de vendrede posttagmeze ĝis dimanĉe matene, inkluzivanta ĉiujn manĝojn. Ni povis nudumi dum la sabata vespermanĝo, kiu estis samtempe la oficiala vespermanĝo kaj festo de la evento kaj Halovena festo.
Vilanova i la Geltrú estas facile atingebla per:
Aviadilo, la plej proksima flughaveno estas El Prat, Barcelona, kaj poste trajne,
Trajno, dank al la reto Rodalies,
Buse, per Bus Garraf,
Aŭtomobile, per tiu ligilo en Tutmonda loktrova sistemo.
Por ĉiu partoprenanto, la prezo estis 162 Eŭroj, en dometo por 4 homoj, en 2 aŭ 3 dormĉambroj.
Tiu prezo inkluzivis: la loĝadon de vendredo ĝis dimanĉo, manĝojn de vendrede vespere ĝis dimanĉa matenmanĝo, transporto al kaj el la naĝejo, la partoprenon en la naĝkonkurso kaj en la festa vespermanĝo sabate vespere.
Partoprenantoj devis esti membroj de unu el la naciaj federacioj kiuj membriĝas en INF-FNI, ekzemple: FFN, FCN, DFK, FBRN, BN, ktp...
La limdato por aliĝi estis la 10-an de Aŭgusto 2025.
Kelkaj informoj pri la evento aperis sur la retejo de INF-FNI angle, germane kaj france. Oni povas ankaŭ trovi informojn hispane sur la retejo de la hispana naturista federacio.







































Comments