2025-08-24/29 - Sesa Verda Naturisma Semajno en Greziljono
- tspanjaard
- Aug 29
- 1 min read
Updated: Sep 17
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio. La Verda Naturisma Semajno okazis de dimanĉo, 24-a de aŭgusto 18h, ĝis vendredo, 29-a de aŭgusto 2025 matene.
En 2025 okazis la Sesa Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo, ekde 2020. En 2025, ni spertis bonegan restadon kaj instrusesion dum tiu semajno en la Kastelo Greziljono, en Francio.

La 2025 programo de la Verda Naturisma Semajno inkluzivis:

Kursoj kaj prelegoj
Kursoj por komencanta (de Thierry Spanjaard) kaj progresanta niveloj (de Didier Loison).
Angla konversacio (de Jeremy Bass)
Germana konversacio (de Bert Schumann)
Aliaj aktivaĵoj
Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,
Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo,
Vizito al loka naturismejo Nat Anjou,
Ludoj, sportoj, ktp.
Koncertoj, kantoj, laŭ la talentoj de la partoprenantoj,
Prelegoj por vivigi la vesperojn,
Libroservo surloke.


Pli da detaloj estis en la retejo de la Kastelo Greziljono.












































Comments