top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2024-10-25/27 - Internacia naĝkonkurso en Havro

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizos la 52-an internacian naturistan naĝkonkurson en Havro (Le Havre), Francio, de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024. INOE partoprenos en la evento samnivele ol grandaj nacioj Francio, Hispanio, Svislando, ktp!




La evento okazos de la 25-a ĝis la 27-a de Oktobro 2024.

Jam de pluraj jaroj, INOE estas invitita partopreni kaj defendi la valorojn de la internacia lingvo dum la internacia naturista naĝkonkurso kiu okazis en Novembro 2023 en Belgrado, Serbio.


Ĉiuj naĝantoj estis bonvenaj, oni ne bezonas esti superatleto! La ĉefaj celoj estas pasigi bonan tagon en internacia naturista etoso kaj evidentigi la efikecon de la internacia lingvo al aliaj naturistaj partoprenantoj.


La aliĝdetaloj ne estas jam konitaj. Verŝajne, ni baldaŭ ricevos aliĝilon, kaj ekde tiam, ni konstruos kune la INOE-an teamon. La celo estas, ke la INOE-a teamo estos tute internacia por evidentigi al aliaj naturistoj la efikecon de la internacia lingvo.



Por ĉiu naĝisto, mi verŝajne bezonos la jenan informon:


. Antaŭnomo, familianomo,


. Aĝo je la fino de la jaro,


. Genro,


. Naĝoj (indas aliĝi en la eblaj plej nombraj naĝkuroj):


- Papilionaĝo: Jes / Ne


- Dorsonaĝo: Jes / Ne


- Libera stilo kiel parto de stafeto: Jes / Ne


- Brustonaĝo: Jes / Ne


- Libera stilo: Jes / Ne


- Stafeto 4 naĝstiloj: Jes / Ne


- Familia stafeto: Patro-patrino-infano per brustonaĝo: Jes / Ne


- INOE-stafeto (ni bezonas 8 naĝistojn): Jes / Ne


. Alveno: dato / horo


. Foriro: dato / horo


. Transportrimedo: aŭtomobilo / trajno / buso / aviadilo


. Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. Specialaj petoj pri manĝdieto


. Numero de la licenco ĉe INF-FNI (Ĉiu naĝisto devas esti membro de INF-FNI, do esti membro de io ajn naturista nacia federacio).


. Ĉu vi akceptas esti fotita


. Kromaj detaloj se necesas ...



Por ĉiu spektanto:


. Antaŭnomo, familianomo,


. Genro,


. Alveno: dato / horo


. Foriro: dato / horo


. Transportrimedo: aŭtomobilo / trajno / buso / aviadilo


. Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. Specialaj petoj pri manĝdieto


. Numero de la licenco ĉe INF-FNI


. Ĉu vi akceptas esti fotita


. Kromaj detaloj se necesas …

Indos ke vi respondos al ĉiuj demandoj kaj sendos la rezulton per retmesaĝo al ts@who.net antaŭ la limdato.



Kromaj informoj pri la evento aperos sur la retejo de INF-FNI angle, germane kaj france.







37 views0 comments
bottom of page