tspanjaard
2024-06/30-07/05 - Kvina Verda Naturisma Semajno en Greziljono
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.
En 2024 okazos la Kvina Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo, ekde 2020.
En 2024, INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo anticipas bonegan restadon kaj instruseion dum tiu semajno en la Kastelo Greziljono, en Francio.

La 2024 programo de la Verda Naturisma Semajno inkluzivos:

Kursoj kaj prelegoj
Kursoj por komencanta kaj progresanta niveloj.
Aliaj aktivaĵoj
Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,
Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo,
Vizito al loka naturismejo Nat Anjou,
Ludoj, sportoj, ktp.
Koncertoj, kantoj, laŭ la talentoj de la partoprenantoj,
Prelegoj por vivigi la vesperojn,
Libroservo surloke.