top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2024-05-10 - Ekskurso al banejo Vierortbad en Karlsruhe

Okaze de la Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo, INOE organizos ekskurson al banejo Vierortbad en Karlsruhe.



En banejoj en Germanio, homoj nudas en ĉiuj saŭnoj kaj en naĝejoj kiuj estas en la sama parto ol la saŭnoj. Tiu etoso estas perfekta por INOE-a ekskurso!


La ekskurso okazos vendredon la 10-an de Majo, dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo, Francio, 8a–12a de majo 2024. Ni rendevuos je la 10:15 en la ĉefa halo de la stacidomo en Strasburgo. Bonvolu aliĝi ĉi tie.



Pri la banejo Vierortbad


La banejo Vierortbad inkluzivas plurajn spacojn:

  • Ekstera sala naĝejo

  • Ekstera litia naĝejo

  • Ekstera varmakva naĝejo

  • Diversaj saŭnoj

  • Ena naĝejo sub LED nuba ĉielo

  • Pluvduŝoj

  • Hibrida lumo solario

  • Ripozejo en kamena atmosfero

  • Absoluta kvieta areo


Ili klarigas: "En ĉiu naĝejo en la bancentro, vi povas naĝi en ajna momento sen porti vestaĵojn aŭ en naĝvestoj. Ĉi tio inkluzivas la banejon, la endomajn kaj subĉielajn naĝejojn en la saŭnareo. Se vi decidas porti naĝvestojn, ni petas vin fari tion en mantuko aŭ banmantelo kaj kovri viajn naĝvestojn kiam vi moviĝas tra la bancentro aŭ dum ripozo aŭ sunbanado sur seĝoj. Ĉar ni volas proponi al ĉiuj gastoj bonfaran etoson, ĉu kun aŭ sen teksaĵoj. Bonvolu noti: Saŭnoj en la saŭnaj kabanoj estas strikte sen vestaĵoj."



Rendevuo en Strasburgo kaj vojo al Karlsruhe


Ni rendevuos en la ĉefa halo de la stacidomo en Strasburgo je la 10:15 matene. Tiel ĉiuj partoprenantoj havos sufiĉan tempon por aĉeti siajn proprajn trajnbiletojn. Laŭ mi kompreno, la trajnbiletoj kostos inter 25 kaj 30 Eŭrojn por iri al Karlsruhe kaj same por reveni.


Ni iros al Karlsruhe per trajno, foriranta de Strasburgo je la 10:52. Post unu trajnŝanĝo en Offenburg, kaj la lasta parto per tramo, ni atingos la banejon Vierortbad je la 12:08.



Ni povos tuj eniri la banejo. La enirprezo estas 16 Eŭroj por 2 horoj aŭ 22 Eŭroj por 4 horoj (pli da informoj en la germana lingvo). La banejo inkluzivas manĝeblecon.


Ĉiuj partoprenantoj revenos al Strasburgo laŭvole ĉar estas multaj trajneblecoj. Ekzemple:


Ne forgesu aliĝi ĉi tie por ke ni povos anticipi kiuj partoprenos en tiu agrabla kaj ĝojplena ekskurso.









249 views0 comments
bottom of page