top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2023-11-3/5 - Internacia naĝkonkurso en Belgrado

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizis la 51-an internacian naturistan naĝkonkurson en Belgrado, Serbio, de la 3a ĝis la 5a Novembro 2023. INOE partoprenis en la evento samnivele ol grandaj nacioj Francio, Hispanio, Svislando, ktp!




La evento okazis de la 3a ĝis la 5a de Novembro 2023.

Jam de pluraj jaroj, INOE estas invitita partopreni kaj defendi la valorojn de la internacia lingvo dum la internacia naturista naĝkonkurso kiu okazis en Novembro 2023 en Belgrado, Serbio.


Ĉiuj naĝantoj estis bonvenaj, oni ne bezonis esti superatleto! La ĉefaj celoj estis pasigi bonan tagon en internacia naturista etoso kaj evidentigi la efikecon de la internacia lingvo al aliaj naturistaj partoprenantoj.


La aliĝkotizo estis EUR 140 po persono (naĝanto aŭ spektanto). Ĝi inkluzivis la partoprenon en la naĝkonkurso, du noktojn en loĝejo, manĝojn de vendrede vespere ĝis dimanĉe matene kaj la dimanĉa vizito de Belgrado. Partoprenantoj pagis siajn aliĝkotizon en la hotelo kiam ni estis en Belgrado.


Por ĉiu naĝisto, mi bezonis la jenan informon:


. Antaŭnomo, familianomo,


. Aĝo je la fino de la jaro,


. Genro,


. Naĝoj (indas aliĝi en la eblaj plej nombraj naĝkuroj):


- Papilionaĝo: Jes / Ne


- Dorsonaĝo: Jes / Ne


- Libera stilo kiel parto de stafeto: Jes / Ne


- Brustonaĝo: Jes / Ne


- Libera stilo: Jes / Ne


- Stafeto 4 naĝstiloj: Jes / Ne


- Familia stafeto: Patro-patrino-infano per brustonaĝo: Jes / Ne


- INOE-stafeto (ni bezonas 8 naĝistojn): Jes / Ne


. Alveno: dato / horo


. Foriro: dato / horo


. Transportrimedo: aŭtomobilo / trajno / buso / aviadilo


. Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. Specialaj petoj pri manĝdieto


. Numero de la licenco ĉe INF-FNI (Ĉiu naĝisto devas esti membro de INF-FNI, do esti membro de io ajn naturista nacia federacio).


. Ĉu vi akceptas esti fotita


. Kromaj detaloj se necesas ...



Por ĉiu spektanto:


. Antaŭnomo, familianomo,


. Genro,


. Alveno: dato / horo


. Foriro: dato / horo


. Transportrimedo: aŭtomobilo / trajno / buso / aviadilo


. Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. . Pri loĝejo, kun kiu vi volas dividi la ĉambron


. Specialaj petoj pri manĝdieto


. Numero de la licenco ĉe INF-FNI


. Ĉu vi akceptas esti fotita


. Kromaj detaloj se necesas …

Bonvolu respondi al ĉiuj demandoj kaj sendi la rezulton per retmesaĝo al ts@who.net antaŭ la 6-an de Oktobro.



Kromaj informoj pri la evento aperas sur la retejo de INF-FNI angle, germane kaj france. Oni povas ankaŭ trovi informojn serbe sur la retejo de la serba naturista federacio.








114 views0 comments

Recent Posts

See All
bottom of page