top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2023-08-02 - UK - Ekskurso al "Le Betulle"

Kiel kutime, INOE organizis ekskurson dum la ekskursotago de la UK. Tiun jaron, ni vizitis naturisman centron "Le Betulle" (la betuloj), kiu situas malpli ol 25 km de la Kongresejo. Tio estis belega oportuneco ĝui naturistan kaj esperantistan etoson en bel loko proksime de Torino.


La ekskurso okazos merkredon la 2an de Aŭgusto. Ni foriris de la kongresejo matene, per luaŭtomobiloj, pasigis la tutan tagon en Le Betulle kaj revenis je la fino de la posttagmezo. Aliĝu tuj!


Kun areo de 14 hektaroj mergita en la naturo de Val Ceronda

Le Betulle estas la ideala celloko por ferio, mallonga restado aŭ ekskurso dediĉita al malstreĉiĝo kaj naturista amikeco. Ni povos ĝui la lokon, ĝian naĝejon, la saŭnon kaj tenisterenon, kaj ankaŭ promeni en la tereno. Ni ankaŭ povos renkonti la naturistajn loĝantojn kaj feriantojn, kaj alparoli ilin pri esperanto.

Le prezo inkluzivis la transporton al kaj de la naturista vilaĝo "Le Betulle" kaj la enirkosto. Ne estis restoreblecoj surloke do, kunportu vian piknikon kaj ion ajn por dividi kun amikoj.


Aliĝu tuj ĉi tie!

Vi povis pagi pere de via UEA konto, al la konto de Thierry Spanjaard tspa-p aŭ rilati kun ni pere de la kontaktformo por obteni pliajn detalojn pri pagrimedoj. Memoru ke la referenca limdato estas kiam via pago estos ricevita.










486 views0 comments
bottom of page