top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2023-07-31 - UK - Ĝenerala Kunsido de INOE

INOE havis sian Ĝeneralan Kunsidon (ĜK) dum la Universala Kongreso en Torino. Ĝi okazis lundon la 31-an de Julio, de 15:15 ĝis 16:45 en la salono Grattapaglia.


La kunveno estis malfermita por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri naturismo, nur la balotoj estos rezervitaj al membroj de INOE.


La Universala Kongreso okazis en 2023 en Torino, Italio, de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto.





KONVOKILO AL LA ĜENERALA KUNSIDO DE LA INTERNACIA NATURISTA ORGANIZO ESPERANTISTA (INOE)




Ĉiuj membroj de INOE, la Internacia Naturista Organizo Esperantista, estas invititaj partopreni en la Ĝenerala Kunsido (ĜK) de la asocio, laŭ la reguloj, kiuj aperas en nia statuto (https://www.esperanto-naturismo.org/statuto).

La 2023-a Ĝenerala Kunsido okazos dum la 108-a Universala Kongreso (UK - https://uea.org/kongresoj), kiu okazos en Torino, Italujo, de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto 2023. La Ĝenerala Kunsido okazos lundon la 31-an de Julio, de de 15:15 ĝis 16:45 en la salono Grattapaglia.

Ĉiuj membroj de INOE, kiuj havos pagataj siaj kotizoj je la 29-a de Julio 2023 rajtas partopreni en la ĜK kaj en la balotoj rilatantaj kun la diversaj punktoj de la tagordo. Kompreneble, estos pli bone partopreni persone en la kunsido. Tamen, se vi ne povos, bonvolu resendi la rajtigilon per retmesaĝo al naturista.vivo@gmail.com antaŭ la 29-a de Julio 2023.

Ĉar INOE ĉiam mankas pliajn fortojn por agadi, vi estas bonvena kandidatiĝi por partopreni en la estraro de INOE. Nur povas kandidatiĝi membrojn, kiuj
· Membriĝis en INOE jam de unu jaro aŭ pli, je la dato de la kunveno,
· Jam pagis sian kotizon je la 29-a de Julio 2023.
Por ke ni bone organizu la ĜK, kandidatoj devas informi nin antaŭ la 22-a de Julio 2023.

TAGORDO:

1. Elekto de prezidanto kaj sekretario por la Ĝenerala Kunsido,
2. Kontrolo de la ĉeestantoj kaj rajtigiloj,
3. Morala raporto kaj agadraporto, kaj aprobo de la partoprenantoj,
4. Financa raporto kaj aprobo de la partoprenantoj,
5. Baloto por la estraro de INOE,
6. Libera diskuto pri diversaj punktoj.



La tagordo aperas supre.


Kompreneble, vi estas tute bonvena kandidatiĝi por iĝi parto de la estraro de la asocio. Bonvolu anonci vian kandidatiĝon ĉi tie.


Por ke ĝi estis plene sukcesa, indas ke estas multe da partoprenantoj. La detaloj pri la rolo de la Ĝenerala Kunsido aperas en nia statuto. Por partopreni en la Ĝenerala Kunsido, vi devas esti membro de la asocio antaŭ la ĜK.

La kunveno estis malfermita por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri naturismo, nur la balotoj estos rezervitaj al membroj de INOE.



202 views0 comments
bottom of page