top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2023-07-03/07 - Kvara Verda Naturisma Semajno en Greziljono

La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.


La Kvara Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo estis plena sukceso. En 2023, estis la kvaran aperon de la evento, post 2020, 2021 kaj en 2022, kiam ĝi okazis en malfacila sana kaj regula konteksto.


En 2023, la kondiĉoj bonis, tiel ni pasigis bonegan semajnon en la Kastelo Greziljono, en Francio.



La temo de la Verda Naturisma Semajno en 2023 estis esperantoparolantaro kaj la programo inkluzivos:



Kursoj kaj prelegoj

  • Kursoj por komencanta kaj progresanta niveloj okazis kaj ricevis plenan aprobon de la partoprenantoj.


Aliaj aktivaĵoj

  • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,

  • Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo: ni vizitis Cornillé les Caves, vilaĝon situitan super reto de keloj,

  • Ni estis varme akceptitaj de la loka naturismejo Nat Anjou,

  • Ludoj, sportoj, ktp.

  • Koncertoj, kantoj: Ĝeromo, unu el la partoprenantoj, faris bonegan koncerton, kantanta kaj ludanta la gitaron kaj mandolinon,

  • Prelegoj estis proponitaj pri la kastelo Greziljono, pri INOE kaj pri nombraj sistemoj,

  • Libroservo surloke.



632 views0 comments
bottom of page