top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2023-04-15 - INOE-a virtuala kunveno

INOE organizos sian kvaran virtualan kunvenon la 15an de Aprilo 2023.


INOE estas internacia organizo, niaj membroj loĝas en ĉirkaŭ du dek landoj. Unuflanke tiu estas tutbona bildo de la Esperanta komunumo, aliflanke tiu fakto ne faciligas verajn interrenkontojn. Fakte, eĉ se mi ĝojas ke multe da INOE-anoj partoprenas niajn agadojn, oni nur povas bedaŭri ke kelkajn ni neniam interrenkontas fizike.




Do, la kvara virtuala kunveno de INOE okazos sabaton la 15an de Aprilo 2023 je la 14:00 GMT tiu estas la 16:00 CEST (Centra Eŭropo Somera Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 10:00 EDT (Orienta Somera Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 22:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ….). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblas ĉi tie (angle).


La detaloj por konekti estas:

https://us06web.zoom.us/j/6150440796pwd=WW1VanN4eG5oNjg1YUVjbyt6TnFBUT09

Kunvena nombro: 615 044 0796 - Sekreta kodo: 1f23g4


Partoprenantoj estis bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi ke ĉio bone funkcios.


Nia retkunveno inkluzivis diversajn temojn:

  • Prezentado de INOE

  • Sinprezentado de partoprenantoj

  • Informoj pri venontaj agadoj

  • Prelegetoj de partoprenantoj

  • Kion la membroj atendas de INOE?

  • Kiel organizi pli da agadoj?

  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?


Estos bona aldono al nia interrilato se kelkaj partoprenantoj faros prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) pri diversaj temoj, ekzemple pri lokaj leĝoj pri nudeco, pri historio de naturismo en diversaj landoj, pri rilatoj inter naturismo kaj religioj, ktp…. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi. Interalie, ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.




24 views0 comments

Recent Posts

See All
bottom of page