top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2022-11-4/6 - Internacia naĝkonkurso en Belgrado

La INF-FNI (Internacia Naturista Federacio) organizis la 50-an internacian naturistan naĝkonkurson en Belgrado, Serbio, de la 4a ĝis la 6a Novembro 2022. INOE partoprenis en la evento samnivele ol grandaj nacioj Francio, Hispanio, Svislando, ktp!




Same kiel en 2019 kaj 2021, INOE estis invitita partopreni kaj defendi la valorojn de la internacia lingvo dum la internacia naturista naĝkonkurso kiu okazis en Novembro 2022 en Belgrado, Serbio.


Ni nur estis informita pri la evento la 14an de septembro kaj la aliĝo estis devigata la 30-an de Septembro!


Ĉiuj naĝantoj estas bonvenaj, oni ne bezonas esti superatleto! La ĉefaj celoj estas pasigi bonan tagon en internacia naturista etoso kaj evidentigi la efikecon de la internacia lingvo al aliaj naturistaj partoprenantoj.


Kompreneble, ni ĝojis ankaŭ pri ĉiuj ricevitaj medaloj!





156 views0 comments
bottom of page