top of page

2022-08-10 - UK - Ekskurso al naturista centro La Pommerie

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Aug 9, 2022
  • 1 min read

INOE organizos ekskurson al naturista centro La Pommerie dum la ekskursa tago de la Universala Kongreso en Montrealo.




La Pommerie situas ĉ. 70 km for de la kongresejo. Ni iros tien per aŭtomobilo, kaj povas anticipi ĉ. 1 horo da veturado. La rendevuo estas ĉe la ĉefenirejo de la kongresejo je la 10a matene (akurate!) la 10an de Aŭgusto. Ni revenos al Montrealo je la fino de la posttagmezo aŭ dum la vespero de la sama tago.


La aliĝilo kaj preztabelo estas ĉi tie. Ne hezitu kontakti nin se vi bezonas kromajn detalojn.


La Pommerie proponas multajn aktivaĵojn en kiu ni povos partopreni nude dum la tago:

  • Ni tagmanĝos surloke en "La Tri Pomarboj", la restoracio de la centro, kiu ĉefe elektas lokajn produktojn,

  • La centro havas belan naĝejon,

  • La centro estas grandega, ebliganta nudpiediradojn en la centro mem,

  • Estas tenisejoj, volejbalejo, softbalejo kaj petankejo,

  • La naturista centro La Pommerie ebligas multajn aktivaĵojn,

  • Masaĝoj disponeblos laŭ tiu ĉi preztabelo, kaj indos rezervi se ni petas multajn masaĝojn,

  • Kaj nur esti kune nude kaj interbabili ankaŭ povas esti tute kontentinda aktivaĵo.




La prezo inkluzivas la transporton de kaj al la kongresejo, la enirejon al La Pommerie kaj la tagmanĝon.



© La Pommerie kaj Naked Wanderings


Pli da informo sur La Pommerie estas sur la retejo de la centro en la franca kaj en la angla, kaj ankaŭ en la angla sur la blogo Naked Wanderings.


Origine planita kiel parto de la 105-a Universala Kongreso en 2020, la evento okazos dum la 107-a Universala Kongreso en Montrealo en 2022.

Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page