top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2022-05-26/29 - Semajnfino en Genezo

Naturista centro La Genese, Francio.


ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizis sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 26a ĝis la 29a de Majo 2022.



La evento, kiel kutime, inkluzivis multe da eblecoj por partoprenantoj: interrenkontoj, piediradoj, kajako, naĝo (en rivero kaj naĝejo), nuda eksploro de kavernoj, vizito de kastelo kaj aliaj aktivaĵoj... Ni uzis la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Kiel kutime ni organizis INOE-an kunvenon kaj enkondukon / fulmkurson de Esperanto por naturistoj kiuj ne (jam) estis esperantistoj. En 2022, nia enkonduko al Esperanto estis tute sukcesa: 11 homoj partoprenis nian kunvenon, inluzive de 5 INOE-aj membroj kaj 6 homoj kiuj havis la oportunecon malkovri Esperaton kaj ĝia movado kaj kulturo. Ni esperas ke ili daŭrigos ilian esploron pri la Internacia Lingvo, baldaŭ lernos Esperanton kaj iĝos INOE-aj membroj.



Origine planita de la 21a ĝis la 24a de Majo 2020, kaj de la 13a ĝis la 16a de Majo 2021, la evento okazis de la 26a ĝis la 29a de Majo 2022.
238 views0 comments
bottom of page