• tspanjaard

2022-03-26 - Tria virtuala kunveno de INOE

INOE organizis sian trian virtualan kunvenon la 26an de Marto 2022.


INOE estas internacia organizo, niaj membroj loĝas en ĉirkaŭ du dek landoj. Unuflanke tiu estas tutbona bildo de la Esperanta komunumo, aliflanke tiu fakto ne faciligas verajn interrenkontojn. Fakte, eĉ se mi ĝojas ke multe da INOE-anoj partoprenas niajn agadojn, oni nur povas bedaŭri ke kelkaj ni neniam interrenkontas fizike.

Do, la tria virtuala kunveno de INOE okazis sabaton la 26an de Marto 2022 je la 15:00 GMT tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 11:00 EDT (Orienta Somera Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ….). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblas ĉi tie (angle).


La detaloj por konekti estas:

https://zoom.us/j/6150440796?pwd=WW1VanN4eG5oNjg1YUVjbyt6TnFBUT09

Kunvena nombro : 615 044 0796 - Sekreta kodo: 1f23g4


Partoprenantoj estis bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi ke ĉio bone funkcios.


Estis bona aldono al nia interrilato se kelkaj partoprenantoj faros prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) pri diversaj temoj, ekzemple pri lokaj leĝoj pri nudeco, pri historio de naturismo en diversaj landoj, pri rilatoj inter naturismo kaj religioj, ktp…. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi. Interalie, ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.

Multnombraj INOEanoj partoprenis en tiu evento … kaj ĝojis vidi ĉiujn!

Nia retkunveno inkluzivis diversajn temojn:

  • Prezentado de INOE

  • Sinprezentado de partoprenantoj

  • Informoj pri pasintaj kaj venantaj agadoj

  • Prelegetoj de partoprenantoj

  • Kion la membroj atendas de INOE?

  • Kiel organizi pli da agadoj?

  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?









135 views0 comments

Recent Posts

See All