top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2020-10-3/10 - Restado en naturista centro en le Levant

INOE organizis esperantan restadon en belega kaj sunplena naturista loko, la insulo Le Levant en Francio.



Ĉiu inter ni ĝojas pasi bonan restadon en esperanta etoso en agrabla loko. Pro tio, INOE organizis restadon dum unu semajno en loĝdomo l'Escapade, en la insulo Le Levant, proksime de Hyères, en Francio.


Ni estis tie komence de Oktobro, por ĝui la agrablan veteron sen esti malkomfortigita de granda homamaso de la somero.


Kaŭze de la sankrizo, ni estis nur tri partoprenantoj en tiu restado. Tamen, ĉiu inter ni ĝojis per la trankvila etoso de la insulo en Oktobro. Ni havis oportunecon ĝui tiun malgrandan naturisman paradizon, dank al piediradoj en la arbaro aŭ laŭ la marbordo, ni ankaŭ vizitis la plaĝon kaj povis naĝi en la Mediteranea maro. En la insulo Le Levant, oni povas vivi nude ĉiam kaj ĉie.


Origine planita en Templo del Sol en Hispanio, tiu restado okazis en la insulo le Levant en Francio kaŭze de la rekreskiĝo de la sana krizo en Hispanio, ĉefe en Katalunio.
318 views0 comments
bottom of page