top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2022-08-06 - UK - Movada Foiro


La Movada Foiro okazos sabate, la 6-an de Aŭgusto 2022, 19:00 - 21:00 en la halo Durette - loka nomo "Agora" (la granda malferma halo), UQAM-konstruaĵo Judith-Jasmin dum la UK en Montrealo, Kanado.






INOE partoprenos en la Movada Foiro dum la UK en Montrealo. Tiu estis bona okazo disvastigi informon al partoprenantoj de la kongreso pri INOE kaj pli ĝenerale pri naturismo.


INOE havos budon por informi ĉiujn pri INOE kaj ĝiaj agadoj.


La Movada Foiro okazos en la halo Durette - loka nomo "Agora" (la granda malferma halo), UQAM-konstruaĵo Judith-Jasmin (mallongigo: J; prononco: ĵudit-ĵasmen, metrostacio Berri-UQAM). Tiu konstruaĵo estas subtere ligita al la kongresejo (320, rue Sainte-Catherine Est). Se vi alvenas per la metroo, simple eniru la enirejon de la universitato (serĉu grandajn literojn UQAM apud la pordo) kaj piediru rekte ĝis Agora. Distanco: 3 minutoj piede de la ĉefa kongresejo. La Movada Foiro okazos sabate, la 6-an de aŭgusto 2022, 19:00 - 21:00.




Origine planita kiel parto de la 105-a Universala Kongreso en 2020, la evento okazos dum la Universala Kongreso en Montrealo en 2022. 
144 views0 comments
bottom of page