• tspanjaard

2021-05-13/16 - Semajnfino en Genezo

Updated: May 4

Naturista centro La Genese, Francio.

Origine planita de la 21a ĝis la 24a de Majo 2020, la evento okazos de la 13a ĝis la 16a de Majo 2021. 

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 13a ĝis la 16a de Majo 2021.



La evento kutime inkluzivas multe da eblecoj por partoprenantoj: interrenkontoj, piediradoj, kajako, naĝo (en rivero kaj naĝejo), nuda eksploro de kavernoj, vizito de kastelo kaj aliaj aktivaĵoj... Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Kutime ni organizas INOE-an kunvenon kaj enkondukon / fulmkurson de Esperanto por naturistoj kiuj ne (jam) estas esperantistoj. Vi povas jam rezervi la daton kaj kontakti nin por partopreni. La detala programo de la evento estos precizigita poste.



INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2019 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • facebook