top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2019-12-11 - Enkonduko al Esperanto en naturista medio

La ANP (Asocio de Naturistoj Parizaj) ofte organizas atelierojn pri diversaj temoj inkluzive akvasavado, hipnoto aŭ masaĝteknikoj.



Ni estis invitita prezenti enkondukon al Esperanto kaj doni fulmkurson dum la ateliera tempo, la 11an de Decembro 2019 vespere en la naĝejo Roger le Gall, en Parizo, Francio. La evento estis organizita de Didier kiu kutimas prezenti Esperanton kaj instrui la internacian lingvon.


Bedaŭrinde, la evento okazis dum striko de la transportrimedoj en Parizo, do estis tre malmulte da trajnoj, metrooj kaj busoj por atingi la naĝejon. Sekve, nur 10 homoj partoprenis; ili multe lernis pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Pluraj el ili antaŭe aŭdis pri la internacia lingvo kaj ĝojis lerni pli pri la lingvo, ĝiaj fontoj, vortprovizo kaj strukturo.


Kromaj detaloj kaj kompleta raporto aperas en Naturista Vivo.


139 views0 comments
bottom of page