top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2019-10-18/20 - Internacia naĝkonkurso en Parizo

Unuafoje tiun jaron, naturistaj esperantistoj povis partopreni la internacian naĝkonkurson en Parizo kaj defendi la kolorojn de Esperanto tra nia asocio INOE.

INOE-anoj obtenis 4 medalojn, inkluzive 2 orajn! Gratulojn al ĉiuj 8 partoprenantoj!




La naĝkonkurso okazis la 19an de Oktobro 2019, kaj estis parto de tritaga semajnfino kun multaj eventoj.


INF-FNI organizas ĉiujare internacian naĝkonkurson en Oktobro. Dum tiu evento, ĉirkaŭ tri cent naturistaj naĝantoj de diversaj nacioj konkuras en diversaj naĝoj por obteni medalojn. Ekde 2019, Esperanto, tra INOE, estas agnozkita samnivele ol la grandaj nacioj. La tuta evento ĉiam okazas en tute amika kaj internacia etoso.


Tiu-ĉi jaro 7 naĝantoj kaj 1 subtenantino partoprenis la eventon. Ni konkuris per brustonaĝo, dorsonaĝo, libera stilo kaj multnaĝstila stafeto! Ni defendis la verdan standardon fronte al aliaj nacioj. La evento ĉiam okazas en samtempe konkura spirito kaj en tute amika etoso. Krom la konkurso, la programo enhavis festvesperon en la sidejo de la Franca Komunista Partio, konstruaĵo dezegnita de la famega brazila arkitekto Oscar Niemeyer. Kromaj detaloj kaj kompleta raporto aperas en Naturista Vivo.








585 views0 comments
bottom of page