top of page
  • Writer's picturetspanjaard

2019-07-23 - 104a UK - INOE Kunveno

Dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, okazis kunveno de INOE.

 

INOE havis fakkunvenon dum la 104-a UK en Lahtio. La kunveno okazis marde la 23-an de Julio de la 10:00 ĝis la 10:45 en la salono Ramstedt.


Ĉiuj, membroj kaj nemembroj, kiuj interesiĝas pri naturismo estis bonvenaj.



La temo de la kunveno estis:

  • Naturismo en la diversaj landoj de la mondo.


Finfine, pli ol 20 homoj partoprenis en la INOE-a kunveno, kiu farigis la ĉambron plena. La temo de la prelego estis ambaŭ informi pri INOE kaj disvolvi la temon de naturismo en la mondo, ĝia historio kaj evoluo.


La spektantaro interesiĝis pri la temo kaj ni povis pridiskuti la praktikon de naturismo en diversaj landoj. Diversaj naciecoj ĉeestis: belga, rusa, finna, germana, sveda, franca, kazahxia, brazila kaj portugala. Ni povis konstati la grandan diversecon de praktikoj en diversaj landoj kaj parolis pri la sperto de la ĉeestantoj pri la diferenco inter juro kaj moralo.










75 views0 comments
bottom of page