top of page

2019-05-30 / 06-02 - Longa semajnfino en Genezo

  • Writer: tspanjaard
    tspanjaard
  • Feb 3, 2019
  • 1 min read

Updated: Jun 25, 2019

Naturista centro La Genese, Francio.

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude)organizis sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, tiu jaro de la 30a de Majo ĝis la 2a de Junio 2019.


Kiel kutime tiu evento allogis ĉirkaŭ 150 naturistojn por interrenkonti, kune amuziĝi, piediri, kajakumi, naĝi (en rivero kaj naĝejo), nude eksplori kavernojn kaj aliaj aktivaĵoj. En 2019, nova ebleco estis aldonita en la programo: nuda vizito de apuda kastelo.


Naturista Esperanta kunveno
Naturista Esperanta kunveno

Ni uzis la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Ses membroj de INOE kunvenis kaj pritraktis diversajn temojn: la UK en Lahti, la venanta naĝkonkurso en Parizo, kiel pli bone komuniki, allogi pli da naturistaj esperantistoj kaj ĉiam proponi novajn agadojn.


Ĉiuj partoprenantoj en la Geneza renkontiĝo aŭdis pri Esperanto kaj bone identigis nin kiel esperantistoj kaj ni ricevis grandan intereson kaj multe da demandoj pri la internacia lingvo.


Se vi volas partopreni en la sekva okureco de tiu evento, tuj rizervu la daton (de la 21a ĝis la 24a de Majo 2020) kaj kontaku la estraron por havi pliajn informojn.


INOEaj membroj en Genezo 2019
INOEaj membroj en Genezo 2019

Comments


INOE

naturista.vivo <ĉe> gmail.com

© 2018-2022 - INOE

GDPR (Ĝeneral Datuma Protekta Regulo de la Eŭropa Unio) - INOE nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. 

  • 2012 mv-2
  • facebook
  • Facebook - White Circle
bottom of page